Esperanto-parolantoj el ok landoj partoprenis en la unua "Internacia
Kongreso" de EsperantoLand, kiu okazis de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto
en Strasburgo, Francio. Ĉeestis entute 24 homoj el Nederlando, Belgio,
Francio, Hispanio, Italio, Aŭstrio, Germanio kaj Usono, el kiuj 18
tranoktis en la kongresa hotelo.
La prelegoj traktis diversajn temojn rilate al “Esperanto
kiel”.
La turisma programo gvidis la partoprenantojn per promenoj al la bela
malnova urbocentro de Strasburgo kaj al la najbara Kehl; krome okazis
vizito de regiona radiostacio. Oni povis ĝui impresan noktan lumigon de la
katedralo kun muziko, boatan rondveturadon tra la urbo kaj, kompreneble, la
gastronomiajn ofertojn de Strasburgo. Pliaj ekskursoj iris al florfesto en
Sélestat kaj al la kastelo de Haut-Koenigsbourg.
Kelkaj materialoj de la kongresaj prelegoj jam disponeblas en la retejo de
la kongreso, aliaj sekvos.
http://www.esperantoland.de/internacia_kongreso/index.shtml#programeroj
La dua "Internacia Kongreso" de EsperantoLand estas planata por la unua
aŭgusta semajno de 2011, verŝajne en Belgio aŭ Nederlando.
Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand